La
Landa Kongreso de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) okazis
de la 3-a ghis 6-a de julio 2003 en la mondfama Masachuseca Instituto
de Teknologio (MIT), Bostono. Ghin partoprenis pli ol 80 esperantistoj
el Usono, Kanado, Dominiko, Francio, Danio, Chinio kaj aliaj landoj.
Inter la kongresanoj estas kaj junuloj kaj veteranoj. Veterana
movadisto s-ino Harmon, estimata de usonaj kaj alilandaj esperantistoj,
vizitis la kongreson.
La
kongreso estas enhavoricha. Krom fermo, malfermo, ELNA-Estrara
Kunsido, kunsido de ELNA-membroj, junulara amuzo, konversacia
rondo, bankedo, koncerto, kursoj por komencantoj, ekskursoj, libroservo
ktp, estis ankau multaj prelegoj. Prelegoj okazis en chambroj
de la grandioza Studenta Centro de MIT. Humphrey Tonkin, fama
esperantisto, lingvisto kaj vicprezidanto de UEA, donis la chef-prelegon
titolitan: Kio nun kaj kio poste?
Aliaj
prelegoj temas pri Esperanto-movado, eduko, literaturo, muziko,
historio, internacia legho, scienco ktp. Jen kelkaj titoloj: Kiel
organizi landan au regionan kongreson? Heredajhoj por subteni
Esperanton; Esperanto en lernejoj; Ni verku Hajkon; Semiotiko;
Kio estas memoro? Hakoj che MIT...
Mi
prelegis pri china historio ghis la unua unuigho en Qin-dinastio.
Mi faris la prelegon per serio da historietoj, kiel "Qi Huan
Gong surtronighis", "Jin Wen Gong surtronighis post
longa migrado eksterlande", "Yan Zi forigis tri militistojn
per du persikoj" kaj "Imperiestro Qin Shihuang provis
elakvigi tripiedon".
Muziko
kreskigis festan atmosferon al la kongreso. Franca kantisto JoMo
kaj Dana kantisto Kimo koncertis en distraj horoj sur la malferma
placo antau la Studenta Centro de MIT.
La
kongreso finighis tagmeze de la 6-a de julio. Post tagmangho multaj
kongresanoj revenis hejmen, sed aliaj, inkluzive de mi, veturis
al Brattleboro en Vermont, kie okazos la 34-a Nord-Amerika Somera
Kursaro (NASK).