Unua-pagho >> E-novajhoj

La 34-a NASK en Brattleboro

    Inter la 7-a kaj la 25-a de julio 2003 okazis la 34-a Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Lernejo por Internacia Trejnado (SIT) en Brattleboro. Venis al la kursaro 27 esperantistoj el Usono, Kanado, Dominiko, Chinio, Danio, Britio, Koreio kaj Japanio. Radio Pekino telefone intervjuis la kursaron.

Lernejo SIT

    Brattleboro estas malgranda urbeto au vilagho en verdaj, kvietaj montoj. La malgranda loko tamen estas fama pro la unika lernejo -- Lernejo por Internacia Trejnado (SIT). Ghi estas unika pro du aferoj: unue, ghi estas malgranda kaj en ghi funkcias chefe kursoj pri artoj; due, ghia edukado celas akceli interpopolan kaj interreligian komprenon kaj toleremon.

    Paralele al NASK okazis tie alia seminario nomata "Salaam/Shalom/Peace" (la vorto "Paco" en hebrea, araba kaj angla). En la seminario judaistoj kaj muzulmanoj intershanghis opiniojn kaj viv-spertojn. Evidente, la celo de Esperanto-movado koincidas kun tiu de la lernejo. Do la lernejo energie subtenas Esperanton. Dum la akcepto, Beatriz C. Fantini, la estrino de la Lingva kaj Kultura Centro, salutis NASK-anojn en flua Esperanto. Kiam mi vizitis shin en shia oficejo, mi vidis, ke sur shia librobretaro estas dosiero markita per "Esperanto" apud la dosieroj pri portugala, hispana, rusa, pola, china, japana ktp.

Chiufoja vizitanto restas tia

    Antau du jaroj mi skribis pri Dori-Vallon Wheeler nomante shin "chiufoja vizitanto" pro tio, ke shi cheestis chiun NASK-on ekde ghia komenco ghis tiam. Last-jare kaj chi-jare shi revenis. Do shi restas la "chiufoja vizitanto"! Kial shi ree kaj ree venis al NASK? Shi diris: "Kvankam mi partoprenis chiujn NASK-ajn kursarojn, mi miras kiel malsame bonaj ili chiam estis. NASK 2003 estas unu el la plej elstaraj el la aro pro la amikeco, kiu trovighas inter la homoj de tiom diversaj kulturoj."

Instruistoj

    La instruistoj de chi-jara NASK estas Spomenka Stimec el Kroatio, Paul Gubbins el Britio kaj Lee Miller el Usono. Speciale menciinde, ili preparis sian lecionon dum kelkaj tagoj antau la komenco de la kursaro.

Spomenka

    Por chinaj esperantistoj Spomenka estas konata nomo. En 1986, dum mia parolo pri literaturo kun Reto Rossetti en la 71-a UK en Pekino, mi demandis Rossetti, chu li trovis junajn geniojn. Lia respondo estis: Maria Quesada el Hispanio kaj Spomenka Stimec el Jugoslavio. Spomenka instruis NASK-on en San-Francisko antau tri jaroj. Chi-jare shi revenis. Dank' al shia sperto en verkado kaj vastega scio pri historio de Esperanto-movado kaj pri Esperanta literaturo, shiaj lecionoj estis interesaj kaj enhavorichaj. Al tiu majstra instruanto aldonis flugilojn la libro Vojagho en Esperanto-Lando verkita de Boris Kolker (UEA, 2002)! Per la libro kaj fotokopiitaj paghoj disdonitaj de Spomenka oni multe lernis pri Esperantaj poemoj (kia Vintra Fabelo) kaj poetoj (kia Nikolaj Hohlov), verkistoj (kia Eroshenko), vojaghoj, eventoj (kia Rezolucio de UNESKO favore al Esperanto en 1987), eminentaj figuroj (kiaj Kabe, Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Ernesto Drezen) kaj mutaj aliaj aferoj.

    Kiel aktiva movadisto, Spomenka klopodas akceli popolan kulturan intershanghon. Dum NASK shi okazigis la Internacian Poezian Vesperon. Dum la vespero studentoj deklamis kroatajn poemojn tradukitajn en la lingvojn Esperantan, chinan, danan, japanan, hispanan kaj anglan. (Mi legis la chinan tradukon fare de Laulum.) Per tio Spomenka volas rimarkigi al la mondo, ke Esperanto povas servi kiel ponto inter diversaj lingvoj kaj kulturoj, precipe por lingvoj, kia kroata, kiun oni malmulte studas ekster ghia propra lando.

Paul Gubbins

    Paul Gubbins estas mia malnova amiko. Dum la brita esperantista kunigho en Barlaston januare de 2000 mi vidis lin. Mi sciis, ke li flue parolas Esperanton, sed tiam mi ne sciis, ke li estas ankau bona instruanto. Dum chi tiu NASK mi trovis, ke li ja estas bona instruanto. Li scias ne nur kiel instrui, sed ankau per kio instrui. Li mem kompilis lernolibon. Krome, li verkis por progresantoj interesan komputilan ekzercaron. Dum NASK li montris sian komputilan ekzercaron. En ghi oni vidas aud-vidan rekordon de parolado de rusa esperantisto sekvitan de mult-elekta ekzerco. Dum NASK li ne nur uzis la ekzercaron, sed ankau pligrandigis kaj plibonigis ghin. Antau mia prelego pri china arto li aldonis aud-vidan rekordon pri mia parolado al ghi.

Junuloj

    Junaj NASK-anoj estas la plej vigla parto de la somera evento. Rafael Despradel el Dominiko estas talenta lingva instruisto. Li interesighis pri la china lingvo. Mi portis al li chinan eldonon de Harry Porter, shatatan de infanoj tra la mondo. Tim Westover, juna studento pri literaturo, estas bona komputila programisto. Chi-jare li prenis sur sin la taskon eldoni la tagjhurnalon NASK-a Fasko, kiun redaktis Lee Miller en antauaj jaroj. Elisabeth Agnete Johansen venis el Danio, patrolando de Hans Christian Andersen. Cassei Sandorsen, Brian Grabski el Usono, Walter K. Lew el Koreio, kaj TAKANO Kazumi el Japanio estas la brila parto de chiuj aktivoj. Ili estas ne nur lernemaj, sed ankau rapid-lernantaj. Spomenka diris, ke la junuloj estas estonteco de nia lingvo.

Prelegoj

    Kiel okazo pri kultura intershangho, eksterklasaj prelegoj ludas gravan rolon. En vesperoj NASK-anoj prelegis pri diversaj kulturaj temoj. Francisko instruis la vejchion (goo-ludon). Estis prelegoj pri usona, kanada, dominika kulturoj. Mi prelegis pri china pentrajho. Mia titolo estis: Linio en china arto. Krome, mi ankau gvidis laushtupan lecionon pri pentrado. Kio ghojigas min estas, ke la lernantoj estas tiel talentaj, ke ili sukcesis en la unua-foja provo!

    La NASK-ano Francisko Lorrain diris: "La 'ateliero' de china pentrado estis bona sperto. Dank' al s-ro Wen, dum kelkaj horoj, ighis permesite al ni eniri chinan manan, okulan kaj spiritan tradicion jarmilan."