Unua-pagho >> E-novajhoj

La 29-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo

    La 29-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kaj la 24-a Studadsesio de AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB) okazos dum la 25-28-a de septembro 2003 en Bydgoszcz, Pollando. Okazos i.a. kursoj de Augusto Casquero de la Cruz pri "Hispana kuirarto" kun fama "paella", de Andrzej Grzebowski pri Internacia E-turismo 2003, de Regina Grzebowska pri laboro de turisma informanto, pri turismo en Afriko de Moliere Ngangu kaj pri turismo en Vjetnamio de Thien Thu, kaj pri "Turismo en Baltaj Landoj" de Mara Timermane. Eblos fini bazan Cseh-kurson kaj partopreni seminarion pri Cseh-metoda Esperanto-instruado, kiujn gvidos Ewa Bondar nome de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

    Dum la forumo oni kolektos materialojn por la Turisma Esperanto-Kalendaro 2004, do nepre sendu informojn pri internaciaj E-aranghoj planitaj por 2004. La kotizo kun loghado dum la 25-28-a de septembro estas 100 USD. Oni povas pagi nur 50 zlotojn por la kursoj kaj ev. loghadon po 20 zl po nokte. Eblas ankau resti por tutjara studado pri turismo kaj kulturo de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, kiu estas klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La tutjara kotizo estas 400 USD au 2000 zl.

     Informoj kaj alighoj che: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando; tel./fax: (48-52) 3461151. La kotizojn oni pagu al la konto: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, Bank Pocztowy Nr 13201117-98762-27006-21100-10/0.