Unua-pagho >> E-novajhoj

la Unua Nordchinia Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino

    La 30-a de augusto estis la tago de malfermo de la Unua Nordchinia Kongreso de Esperanto. Kiam mi atingis la kongresejon -- la Pekinan Lingvan Universitaton, jam estis la naua matene. Mi konfuzighis pro tiom da klaschambroj ne sciante, en kiu chambro la kongreso okazas, ghuste tiam eksonis nia bone konata himno -- La Espero. Lau la himno mi venis al la chambro, kiu kun pli ol 100 sidlokoj jam estis plena de e-istoj ne nur el norda Chinio, sed ankau el aliaj lokoj de la lando: Shanxi, Interna Mongolio, Hebei, Shaanxi, Shandong, Liaoning, Jiangsu kaj Fujian, kaj ankau du e-istoj el Australio kaj Nigherio.

    En la malferma ceremonio la prezidanto de la gastiganta loka asocio -- Pekina Esperanto-Asocio, donis salutvortojn. Li diris, ke de kelkaj jaroj, en Pekino, en diversaj aliaj lokoj de la lando, fidelaj e-istoj cerbumadas kiel antauenpushi la chinan movadon en la nuna tempo kaj faradas konsciencajn klopodojn kun tiu celo. Li bonvenigis chiujn partoprenantojn de tiu renkontigho.

    La temo de la kongreso estas "Aktivu kaj preparighu por la 5-a China Kongreso de Esperanto kaj la 89-a UK en Pekino." Zou Guoxiang, vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), prezentis la preparadon de la 5-a China Kongreso de Esperanto okazonta inter la 2-a kaj 5-a de oktobro en Yanji de Jilin, nordorienta Chinio. Li prezentis la LKK-anojn kaj esperis, ke la e-istoj altigos sian lingvan nivelon por la tutlanda kongreso kaj preparos sin por la venonta UK en Pekino. Fine li invitis chiujn kongresanojn partopreni la 5-an Chinan Kongreson en Yianji en oktobro. Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL, faris parolon en la nomo de ChEL. Li resumis la laboron de la china delegacio partoprenanta la 88-an UK en Svedio kaj detale prezentis la preparadon de ChEL por la 89-a UK en Pekino. Li esperis, ke la kongresanoj disvastigos la lingvon kaj sin dedichos al la laboro por la venonta UK en Pekino.

    La kongreso enhavas ankau prelegojn de profesoro Laulum, iama vicchefredaktoro de EPCh, Zhou Liuxi, profesoro de la Pekina Normala Universitato, kaj Li Weilun, vicprofesoro de la Pekina Lingva Universitato. Ili donis opiniojn pri aplikado kaj instruado de nia lingvo. Krome viglis ankau diversaj aliaj programeroj. La kongreso fermighis en la 31-a de augusto.

(Chen Ji)