Unua-pagho >> E-novajhoj

Laulum gajnis la unuan premion de la Fondajho Antoni Grabowski

     Laulum, iama vicchefredaktoro de EPCh, chi-jare gajnis la unuan premion de la Fondajho Antoni Grabowski, kiu celas subteni Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj (chi-jare 750 usonaj dolaroj) kaj per kuraghigo de junaj verkistoj.

    La jughkomisiono donis la li la premion pro tio, ke li faris elstaran kontribuon por Esperantujo. La 80-jara Laulum dedichis siajn pli ol 60 jarojn al Esperanto. Nun li ankorau verkas artikolojn kaj poemojn en Esperanto kaj instruas nian lingvon.

Rilata artikolo:
Esperantologo, mentoro kaj tradukisto Li Shijun