Lastatempe okazis en Yanji de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma
Subprovinco de Jilin-provinco la 22-a Komuna Seminario (KS) de
junuloj el Chinio, Japanio kaj Koreio.
La
22-a KS altiris pli ol 70 esperantistojn el Chinio, Koreio, Usono
kaj Rusio. Lau propono de la China Junulara Esperanto-Asocio (ChJEA)
oni elektis "Esperanton kaj interreton" kiel ghian temon.
La partoprenantoj de la seminario ne nur prezentis sialandan movadon
sur la reto, sed ankau intershanghis utilajn informojn, kiuj liveras
novajn pensfadenojn por disvastigo de Esperanto en la nova periodo.
Dume
okazis en Yanbian ankau la 1-a Internacia Esperanto-turisma Festivalo
de Chinio. Kiel nova programo ghi richigos E- movadon de Chinio
kaj fine estis decidita, ke Xi'an gastigos la 2-an Internacian
Esperanto-turisman Festivalon de Chinio en 2004.