En la okdekaj jaroj
de la lasta jarcento, esperantistoj de la municipoj Pekino kaj
Tianjin kaj la provincoj Hebei, Shandong kaj Liaoning jam kune
aranghis somerajn semajnojn en la pitoreskejoj kiel la Somera
Palaco de Pekino, la plaghoj de Xingang (Nova Haveno) de Tianjin,
la turisma urbo Qinhuangdao kaj la Mauzoleo de Ghingis-Hhano kaj
proponis okazigi regionajn kongresojn pro tio, ke Chinio estas
tro vasta por ofte okazigi landajn kongresojn. Efektive jam okazis
regionaj kongresoj en la lasta jardeko en la regionoj de nordorienta,
nordokcidenta kaj centra Chinio. Jhus okazis ankau la Unua Nordchinia
Kongreso de Esperanto en la Pekina Lingva Universitato.
La
kongreso okazis de la 29-a ghis la 31-a de augusto 2003. Ghin
cheestis delegitoj de E-societoj de Pekino, Tianjin, la provincoj
Hebei, Henan, Shandong, Shanxi, Shaanxi, Liaoning, Jilin, Anhui,
Jiangsu kaj Fujian kaj la Autonoma Regiono de Interna Mongolio.
En la 29-a okazis la interkonatigha vespero, dum kiu oni havis
la eblecon libere interbabili Esperante kun siaj novaj kaj malnovaj
geamikoj, rigardi filmojn kaj videodiskojn en Esperanto kaj profiti
de la libroservo funkciigata de s-ro Wang Tianyi kun siaj 2 kolegoj
el la historia urbo Xi'an por acheti esperantajhojn inkluzive
de Esperantaj videodiskoj kaj libroj, inter kiuj trovighas "Vivo
de Zamenhof" kun preskau 150 ilustrajhoj, verkita de rektoro
Liu Zhengkun kaj s-ro Song Yunsheng, post studo de la verkoj de
E. Privat, E. Drezen, M. Boulton, Ludovikido k.a, "La Poemaro
de L. L. Zamenhof" kun china traduko de s-ro Qiu Guanjin,
"Gvidlibro de Esperanta Konversacio" verkita de Laulum,
"Kultura Fenestro" kun tri artikoloj pri Esperanto verkitaj
de akademiano Li Shijun, prof. Li Weilun kaj s-ino Hang Jun kaj
la riche ilustrita "Esperanto por Infanoj" verkita de
Liu Zhengkun kaj Wang Yun, lingve kontrolita de Laulum. La Liaoning-a
Esperanto-Asocio donacis al chiu ekzempleron de la nova numero
de sia organo "Verda Stelo" kun 48 paghoj ilustritaj
per 15 koloraj fotoj pri E-aktivadoj.
Matene
de la 30-a de augusto okazis la inauguro de la kongreso kun pli
ol 100 cheestantoj, inter kiuj trovighis ankau samideanoj el Australio
kaj Nigherio. S-ro Zheng Bocheng, ghenerala sekretario de la Pekina
Esperanto-Asocio (PEA), prezidis ghin kaj s-ro Nan Youli, prezidanto
de PEA, parolis la unua por saluti kaj bonvenigi la kongresanojn.
S-ro Chai Zemin, veterana esperantisto kaj eksambasadoro de Chinio
al Usono, kuraghigis la junan generacion per sia parolado. S-ino
Shi Mei, vicprezidanto de la Pekina Federacio de Socisciencaj
Asocioj, salutis la kongreson kaj rikoltis varman aplaudon per
siaj unuaj vortoj en Esperanto. La kongreson salutis ankau vicrektoro
de la Pekina Lingva Universitato, kie funkciadas fakultativa kurso
de Esperanto kiel la dua fremdlingvo, kaj reprezentantoj de chiuj
lokaj societoj. Post la inauguro, plejparto de la cheestantoj
de la kongreso kune fotighis flanke de la kongresejo.
Posttagmeze
de tiu tago okazis prelegoj pri Esperanto. Akademiano Li Shijun
prelegis pri "Esperanto kiel Lingvo por Tradukado de Beletrajhoj",
prof. Zhou Liuxi prelegis pri "Interlingvistiko kaj Esperantologio"
kaj prof. Li Weilun parolis pri "Instruado de Esperanto en
Superaj Lernejoj". Post la prelegoj okazis mallongaj diskutoj
pri koncernaj demandoj.
Vespere
de la 30-a okazis interparoloj pri arangho de la dua E-kongreso
en la regiono de norda Chinio kaj aliaj movadaj demandoj.
Antautagmeze
de la 31-a okazis kunsido sub la prezidado de akademiano Li Shijun
por intershanghi spertojn pri laboroj por kaj per Esperanto. S-roj
Liu Ling kaj Hou Zhiping faris konsilojn pri preparado por la
89-a UK en 2004 kaj s-ro Wu Shaoyong parolis pri utiligo de interreto
por laboroj por kaj per Esperanto. Delegitoj el la E-societoj
de Pekino, Tianjin, Hebei, Henan, Shaanxi, Liaoning, Shanxi, Jiangsu
kaj Fujian parolis pri siaj spertoj kaj renkontitaj problemoj
en siaj laboroj. Oni trovis, ke ne sufichis duontago por kontentigi
la bezonon de la delegitoj por plene diri kion ili volis, tial
oni devis daurigi la interparolojn dum la tagmeza bankedo. Je
la fino de la kongreso s-ro Xiao Huoli lautlegis la resumon de
protokolo de la kongreso kaj chiuj ghin aprobis per varma aplaudo.
La
mallonga sed sukcesplena kongreso bone servis por mibilizi la
esperantistojn en Chinio por fari bonan preparadon por la 5-a
China Kongreso de Esperanto kaj la 89-a UK en Pekino.