Por
bonvenigi kaj servi la 89-an UK okazontan venontjare en Pekino
la China E-Ligo funkciigas 6-monatan E-kurson. La 12-an de septembro
2003 la kurso gvidata de s-ino Li Yuping, veterana parolistino
de la China Radio Internacia, komencighis en la salono de la oficejo
de la China E-Ligo. La kurso altiris pli ol 30 interesitojn, inter
kiuj estas studentoj kaj oficistoj de Pekino. Tiuj, kiuj sukcesos
en la ekzameno, ricevos diplomon kaj farighos volontuloj de la
89-a UK.
(Niu
Xueqin)