Unua-pagho >> E-novajhoj

La 5-a China Kongreso de Esperanto okazonta

    La 5-a China Kongreso de Esperanto okazos inter la 2-a kaj la 5-a de oktobro 2003 en Yanji, nordokcidenta Chinio. La kongresa temo estas "La Universala Kongreso de Esperanto kaj la china Esperanto-movado en la nova jarcento".

     Dum la kongreso la tema kaj faka programoj estos richaj. Kaj ne mankos diskutoj pri diversaj temoj pri junularo, fervojoj, turismo, komerco, medicino, instruado de Esperanto, uzado de Interreto ktp. Okazos ankau oratora konkurso kaj ekskursoj. Krome respondeculoj de la China Esperanto-Ligo (ChEL) faros raporton pri laboro de ChEL kaj preparo de la 89-a UK en Pekino en 2004. La estraranoj de ChEL petos opiniojn kaj proponojn de kongresanoj pri preparado de la Pekina UK en 2004 kaj plivigligo de la china Esperanto-movado.

     Estas tre bonvenaj viaj gratulaj mesaghoj kaj sugestoj por la venonta UK al <elpc@china.com> au <epc@china-report.com>.

(Niu Xueqin)