La
22-an de septembro s-ro Clay Magalhaes, kongresa sekretario de
UEA, venis en Pekinon por inspekti preparan laboron de la 89-a
UK en 2004.
Dum sia restado en Pekino, akompanate de oficistoj de la China
Esperanto-Ligo (ChEL), s-ro Clay Magalhaes vizitis la Internacian
Konferencan Centron, en kiu okazos la 89-a UK, kaj ghiajn chirkauajn
hotelojn kaj amasloghejojn, intervidighis kun s-ro Guo Xiaoyong,
konstanta vicprezidanto de la China Internacia Eldona Grupo, respondeculoj
de la China Internacia Turisma Servo, estraranoj de ChEL kaj la
redakcio de El Popola Chinio. Li kontentis pri la prepara laboro
de la 89-a UK kaj esperis plifortigi kunlaboron inter UEA kaj
ChEL. Li vizitis ankau la Chinan Interretan Informan Centron,
en kiu Esperanto estas unu el la uzataj lingvoj. Li inspektos
ankau la itinerojn por ekskursoj.
(Niu
Xueqin)