Unua-pagho >> E-novajhoj


Agu en granda energio, preparighante por la UK
de 2004 en Pekino*

-- Laborraporto pri la preparado por la 89-a UK en Pekino

    La China Esperanto-Ligo tuj ekagis en preparado post kiam la estraro de UEA faris decidon januare de 2002, ke la 89-a UK de Esperanto de 2004 okazu en Pekino. Glate iras la preparado. Sed nia tasko en la estonteco estos tre peniga.

    Nun en la nomo de la Konstanta Komitato de ChEL mi raportu al la kongresanoj pri nia preparado, kaj ni petos pozitivan respondon de la Esperantaj organizoj kaj la tuta Esperantujo de nia lando rilate solidan preparadon por la UK.

I. Preparado por la kongreso

    Konforme al la "Kongresa Operaciaro", ni aranghis nian preparadon en 8 partojn el 165 artikoloj. La estraro de UEA, la centra oficejo de UEA kaj LKK de la gastiganta lando kune respondecas pri tio. La unua parto dauris de la akcepto de peto de gastigo ghis la Gotenburga Kongreso kaj inkluzivis pli ol 30 laborojn, el kiuj 20 devas esti plenumataj de LKK sole au kune kun UEA; la dua parto estis laboroj dum la Gotenburga Kongreso inkluzive de establo de kongresa akceptejo, transpreno de kongresa flago kaj aliaj 4 laboroj. La tria parto dauros de nun ghis la fino de 2003, kaj duono de la 30 laboroj koncernas nin.

Chefaj laboroj en niaj unuaj du partoj estis:

1. Ni okazigis kunvenojn de la Konstanta Komitato de ChEL kaj interkonsilighis pri la preparado, elmetis projekton de LKK el esperantistoj de ChEL, EPCh, China Radio Internacia kaj la Pekina Esperanto-Asocio, kaj difinis ChEL kiel dejhorejon;
2. Pere de la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la supera instanco de ChEL, ni raportis la sukceson de peto de gastigado de la kongreso al la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, la Ministerio de Eksteraj Aferoj, la Financa Ministerio, la Pekina Popola Registaro kaj la China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj petis ilian direktadon kaj subtenon al la preparado;
3. Ni elmetis projekton pri alta protektanto kaj starigo de Honora Komitato de la Prepara Komitato de la Kongreso kaj prezentis la peton al la Centra Registaro de Chinio. Ni intencas peti Wu Bangguo, prezidanton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, kiel altan protektanton; kaj peti Xu Jialu, vicprezidanton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, kiel honoran prezidanton de la Prepara Komitato. Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, jam promesis esti prezidanto de la Prepara Komitato, kaj gvidantoj de rilataj departementoj de la registaro estos vicprezidantoj de la komitato;
4. Ni kontaktighis kaj interkonsilighis kun la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj, la China Turisma Servo kaj la Pekina Internacia Konferenca Centro kaj atingis kelkajn interkonsentojn;
5. Ni publikigis en "La Mondo" anoncon por varbi projektojn por la kongresa emblemo. Che la komenco de la jaro ni faris elektadon kaj havis decidon pri la emblemo, kaj tion aprobis UEA;
6. Ni fondis oficialan retpaghon de la kongreso de 2004 kaj malfermis la Esperantan version kaj la chinlingvan version respektive en aprilo kaj junio;
7. Ni eldonis la unuan bultenon, afishojn kaj alighilojn, eldonis propagandajn diskojn "Bela Pekino", "Proponindaj Itineroj" kaj "Sunradioj post Shtormo", eldonis fotoalbumon "Antikvaj Vidindajhoj de Pekino" kaj kunlaboris kun la Pekina Esperanto-Asocio en eldonado de "Gvidlibro pri Pekino" kaj Esperantaj libroj;
8. Ni sendis delegaciojn al la 87-a Kongreso de 2002 en Brazilo, la 3-a Azia Kongreso en Seulo de Respubliko de Koreio kaj la 88-a Kongreso de 2003 en Gotenburgo de Svedio, kiuj interkonsilighis kun estraranoj de UEA pri la preparado por la 89-a UK, esploris la organizadon de la kongresoj kaj informadis la kongresanojn pri la Pekina Kongreso de 2004;
9. En 2002 kaj 2003 ni akceptis konstantajn kongresajn sekretariojn de la Centra Oficejo de UEA, interkonsilighis pri la kongresejo, loghejoj, turismo k.a. aferoj;
10. Ni faris enketadon por fari la kongreson karakteriza kaj mejloshtona kaj difinis la unuapashan projekton de la preparado;
11. Ni okazigis kunvenon de gvidantoj de la societo "Amikoj de Esperanto" por gajni ilian subtenon kaj petis ilian opiniojn pri la preparado por la kongreso.

    Gvidantoj de la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo multe prizorgas la preparadon de la kongreso. Ili multfoje instrukciis kaj okazigis kunvenojn de buroestroj por interkonsilighi pri la preparado de la kongreso. S-ro Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro kaj estro de la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, instrukciis: "Nepre faru la kongreson de 2004 plene sukcesa, karakteriza kaj mejloshtona en E-movado. Aranghu la preparadon en plena atento."

    Lau la instrukcio de la gvidantoj de la buroo kaj la reala stato de E-movado, ni ellaboris unuan planon de preparado, kaj ghia gvidpenso kaj ghenerala postulo estas: Chiam meti la socian efikon sur la unuan lokon; konigi al la esperantistoj de la mondo la disvolvighon kaj progreson de la china E-movado sub la prizorgo de la registaro; konigi la penadon de la chinaj esperantistoj en diskonigo de Chinio kaj penadon por la amikeco de la popoloj de la mondo kaj la mondpaco; prezenti la stabilan socion, progresantan ekonomion kaj chiuflankan konstruadon de bonhava socio de Chinio. Krome, estas necese aranghi la kongreson per merkata maniero, pene krei pli bonan profiton kaj esplori multmanieran diskonigon de Chinio sub la kondicho de merkata ekonomio. Por fari la kongreson karakteriza kaj mejloshtona, ni devas unue establi perfektan institucion por la preparado kaj multe peni en du flankoj, nome "veki vastan atenton en kaj ekster la lando" kaj "chiuflanke konigi Chinion". Por veki vastan atenton en kaj ekster la lando, ni devas akcenti la skalon de la kongreso, internacian influon, enlandan respondon kaj nombron de kongresanoj. Por "chiuflanke konigi Chinion", ni aranghos chinan kulturan semajnon dum la kongreso kaj zorgoplene sukcesigos la ekskursojn antau kaj post la kongreso. Kaj en tio ni bezonas subtenon de chinaj esperantistoj en chiuj flankoj.

    Lau la postulo de UEA, ni bone faros la jenajn laborojn:

1. Kiam la nomlisto de la alta protektanto de la kongreso kaj membroj de la Honora Komitato estos decidita, ni tuj okazigos gazetaran konferencon por anonci la aferon kaj per tio amplekse antauenpushi la propagandon kaj raportadon pri la kongreso kaj Esperanto;
2. Decidi la temon kaj programerojn de la kongreso. Ni konsilas la kongresan temon "Lingva egalrajteco kaj mondpaco", ke poste oni ellaboru "Pekinan Manifeston" sur tiu bazo. Fina decido dependos de interkonsiligho kun estraranoj de UEA;
3. Bone fari la hejmpaghon "Universala Kongreso de Esperanto"
en la chinlingva versio de la China Reto malfermita en septembro por konigi al la tuta socio Esperanton kaj UK de 2004;
4. Difini gheneralan planon por turismo, loghado k.a. kaj pene disvastigi ghin;
5. Trejni laborantojn kaj volontulojn por la kongreso kaj fondi Esperantajn kursojn por volontuloj, laborantoj kaj interpretistoj. Lastatempe ni fondis kurson en la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj baldau kunlaboros kun la Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio por fondi Esperantan kurson;
6. Redakti kaj eldoni la duan bultenon, kongreslibron kaj aliajn Esperantajn librojn. Eldoni Esperantan "E-movado en Chinio" kunlabore kun la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj bildlibron "100 Jaroj de Esperanto Internacie"; subteni lokajn Esperantajn organizojn en eldonado de Esperantajn librojn pri la konstruado, kulturo kaj E-movado de la respektivaj lokoj;
7. Pasho post pasho efektivigi la planon kun chinaj karakterizajhoj, ekzemple iniciati Esperantan Arbaron, starigi Esperantan monumenton, okazigi prelegojn pri la karakterizaj kulturoj de la nacioj de Chinio kaj varieteon kun naciaj gustoj;
8. Bone fari la aferojn pri la disvolvo de merkato de kongresaj memorajhoj kaj enspezo de reklamoj;
9. Sendi delegaciojn al Esperantaj kongresoj en Japanio kaj Koreio por altiri esperantistojn al la Pekina Kongreso pli multe ol tiuj al la 71-a UK.

II. Kunlaboro de tutlandaj esperantistoj por la preparado de UK

    La chinaj esperantistoj estis kuraghigataj de la sukceso en peto de gastigado de la 89-a UK. En la pasinta jaro ili montris grandan prizorgon por la preparado de la kongreso kaj donis multe da bonaj proponoj kaj konsiloj al la China Esperanto-Ligo. Krome la lokaj organizoj faris tre diversajn aktivadojn por kontribui al la 89-a UK. ChEL dankas tiujn organizojn pro ilia klopodado.

    Sukceso de la 89-a UK dependos de UEA kaj LKK. Kaj LKK devas sin apogi sur la lokaj E-organizoj kaj la tuta esperantistaro. Fakte ili ankorau havos multon por fari:

    Unue, bone trejni esperantistojn kaj pene altigi ilian lingvonivelon. ChEL ne havas sufichan forton por fondi multajn kursojn, kaj la nuna kurso estis taskita por preparado de la kongreso, do la lokaj organizoj devas chiamaniere utiligi siajn kapablojn por malfermi diversformajn kursojn kaj efike altigi la lingvonivelon de la membroj, kaj nur tiam ili povos vere partopreni en la kongreso. Multaj el niaj samideanoj shatas movadon kaj neglektas altigon de sia lingvonivelo. Kion opinios la fremdlandaj kongresanoj, kiam ili trovos, ke chinaj esperantistoj parolas neesperante en la Esperanta kongreso? Kaj kiel ni povos partopreni en la diversaj aktivadoj kaj konigi nian landon? Tial ni frontas urghan taskon chiuflanke altigi nian lingvonivelon.

    Due, la lokaj Esperantaj organizoj devas bone organizi sian delegacion. Chi-foje ChEL ne limigos la nombrojn de partoprenantoj por la lokaj organizoj. Sed ni devas garantii la sukceson de la kongreso, kaj ni devas klerigi la kongresanojn je la persona kvalito. Se lokaj E-organizoj prenos sur sin la laboron organizi sian delegacion, ili povos unue fari edukadon pri akcepto de fremdlandaj gastoj, utile al la administrado de la kongreso; due, disvolvi sian rolon kaj elstarigi la trajton de sia delegacio por pli bone partopreni en la aktivadoj de la kongreso; kaj trie, altiri pli da esperantistoj al la delegacio. Ni fervore helpos al la lokaj delegacioj.

    Trie, partopreni en chiuj aktivadoj de la kongreso, en diskutado de kongrestemo, kongresa universitato, fakaj kunsidoj kaj varieteo. La chinaj kongresanoj devas esti ne nur auskultantoj kaj rigardantoj, sed ankau prelegantoj, prezidantoj kaj aktoroj, por plene manifesti la lingvonivelon kaj charmon de la chinaj esperantistoj. Asocioj kaj esperantistoj de diversaj lokoj devas fari sufichan sinpreparon kaj pretigi siajn karakterizajn programerojn. Tiuflanke ni devas lerni de japanaj kaj koreaj esperantistoj. Ili viglas en chiuj aktivadoj dum la kongresoj, kaj ni trovis, ke ili ofte kunportas dekojn da kilogramoj da vestoj kaj rekvizitoj.

    Kvare, multe kontaktighi kun esperantistoj kaj Esperantaj organizoj kaj inviti ilin al la Pekina Kongreso.

    Kvine, sin prepari por akceptado de fremdlandaj kongresanoj. Ili vizitos kelkajn lokojn antau kaj post la kongreso, kaj tio bezonos vojagvidantojn kaj akceptantojn, estas necese pretigi materialojn pri la vidindajhoj kaj kulturo de la lokoj, kaj oni povas eldoni propagandilojn kunlabore kun lokaj registaraj departementoj.

    Sese, fortigi propagandon kaj disvastigon de Esperanto kaj formi longedauran movoforton; klopodi por inviti lokajn gvidantojn al la kongreso, por ke ili konu Esperanton kaj Kongreson de Esperanto kaj subtenu Esperantan movadon; en la lokoj sen organizo, oni starigu au restarigu organizon utiligante la bonan shancon pro la okazigo de la Pekina Kongreso; aktive raporti la kongreson per la loka jhurnalismo por diskonigi Esperanton; malfermi Esperantan kurson por multigi esperantistojn.

    Unuvorte, la tuta Esperantujo de Chinio devas plene utiligi la favoran situacion por pli efike propagandi kaj disvastigi Esperanton, multigi esperantistojn, oftigi kontakton kun alilandaj organizoj, senchese multigi aplikadon de Esperanto en ekonomio, kulturo, scienco, teknologio kaj aliaj kampoj, servigi Esperanton al chiuflanka konstruado de bonhava socio de Chinio kaj pushi Esperantan movadon de Chinio al nova stadio.

    Samideanoj kaj amikoj,

    Ni kune penu por la preparado de la kongreso. Sukceso de la Pekina Kongreso de 2004 bezonas kunan penadon de chiuj esperantistoj de Chinio.

* Raporto farita de s-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro de ghia centra oficejo, en la 5-a China Kongreso de Esperanto.

.