La
5-a China Kongreso de Esperanto, okazinte en Yanji de Jilin-provinco,
Chinio, de la 2-a ghis la 5-a de oktobro 2003, kun 236 cheestantoj
el 26 provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj la Speciala
Administra Regiono Hongkong de Chinio, de Koreio kaj Rusio, kaj
traktinte la temon "La Universala Kongreso de Esperanto kaj
la E-movado de Chinio en la nova jarcento"
Atentigas pri la graveco de la 71-a Universala Kongreso
de Esperanto, kiu okazis en 1986 en Pekino kaj la 89-a Universala
Kongreso de Esperanto, kiu okazos en 2004 en Pekino, kiuj estis
kaj estos grandskala diskonigo de la internacia lingvo kaj prezento
de la E-movado al la publiko, kiuj aktivigis kaj inspiros la chinajn
samideanojn al pli vigla partopreno kaj entuziasma kontribuo al
la movado;
emfazas
la necesecon de daura aktivado post la Universalaj Kongresoj,
char UK en Chinio ne estas ofta evento, sed la E-movado progresos
dank' al chiutagaj agadoj de la e-istoj; la publiko facile forgesus
Esperanton, se post la grandaj eventoj ne plu estus konstanta
informado kaj ofta prezentado pri la internacia lingvo;
notas
la aktivadojn kaj agadojn de lokaj asocioj reage al la "Projekto
SUKCESO", kiu ChEL lanchis en 1999, kun konscio, ke la loka
movado kaj individua agado estas grava parto de la laboro de ChEL;
konscias
-- ke la 89-a UK en 2004 antauenpushos
la chinan movadon en la nova jarcento;
-- ke aktuala, praktika, kompleta kaj
konscia informado ene de nia movado kaj ekstere por la publiko
estas tre grava;
-- ke la E-movado de Chinio devas adaptighi
al la merkata sistemo kaj la evoluo de la socio;
petas la lokajn Esperanto-organizajhojn klopodadi por kulturi,
instrui, preparigi kaj partoprenigi siajn membrojn por la UK en
2004;
alvokas chiujn samideanojn en la tuta Chinio sin prepari
por la UK en 2004, pli aktive partopreni la movadon en la nova
jarcento kun lingva kapablo, interna ideo, entuziasma sindedicho
kaj konscio pri la utileco de la internacia lingvo, servi per
Esperanto por konstruado de bonhava socio de Chinio en chiuj flankoj.