RENATO
CORSETTI (Italio):
Estimataj estraranoj
de la China Esperanto-Ligo, karaj chinaj esperantistoj,
Mi
sendas al vi chi tiun mesaghon kun granda bedauro. Mi ege bedauras
pro tio, ke mi devas nur sendi mesaghon kaj ke mi ne povas esti
nun kun vi okaze de la 5-a China Kongreso de Esperanto en Yanji.
Kiel vi scias tre pli bone ol mi, la vojo de Esperanto en Chinujo
estis longa kaj en chi tiu longa vojagho chinaj esperantistoj chiam
kapablis esti parto de la china popolo kaj utiligi Esperanton lau
la deziroj de la chinaj neesperantistoj. Iusence Esperanto daure
estis en Chinujo je la servo de la china popolo, kaj tio estas io
ege bona. Pro tio la etapoj de la evoluo de la movado en Chinujo
kunligighas kun la etapoj de la evoluo de la china socio. Mi certas,
ke vi kapablos esti je tiu nivelo ankau nun kaj ankau en la estonteco.
Via laboro estas rekonata de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas
nepre rilati kun vi, ricevi viajn revuojn, auskulti viajn radiojn,
lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas troe diri,
ke chiu esperantisto estas ankau iomete chino. Do vi havas grandan
respondecon pro la grandaj atendoj de nechinaj esperantistoj.
Unu
el la signoj de tiu rekono estas la Universala Kongreso de
Esperanto en Pekino venontjare, kiu estas parto de la temo de via
nuna kongreso. Pri la Universala Kongreso vi ja audos multe en chi
tiuj tagoj kaj pro tio mi volas paroli al vi pri io alia, tio estas
pri la vigligo de la Esperanto-movado en Chinujo.
Karaj geamikoj, oni povas inventi malmulton. Kiel en la chinaj fabelaj
rakontoj, kiujn mi kaj chiuj aliaj esperantistoj legis, diligenteco
estas la shlosilo de chia sukceso. Estu diligentaj en la laborado
lau la vojoj montrataj de la laborplano de UEA. La kampoj estas:
informado, instruado, utiligado. Mi scias, ke vi jam faras multon,
sed mi ankau scias, ke vi kapablas fari pli.
Mi petas al vi unuece subteni la Chinan Esperanto-Ligon, kiu transprenas
nun sian devon zorgi pri la movado tra la tuta vasta Chinujo kaj
helpi chiujn lokajn grupojn en la plej foraj provincoj.
Laste bonvolu ne forgesi, ke vi havas ankorau pli grandan respondecon
simple pro la fakto, ke vi estas chinoj, kaj la granda china popolo
estas certe unu el la eblaj remparoj kontrau chiuj klopodoj krei
imperiojn kaj unuigi la mondon, kaj forvishi chiujn kulturojn krom
unu. Ni estas por mondo multcentra kaj multkultura, en kiu chiuj
lingvoj estos respektataj kaj chiuj popoloj rajtos resti si mem.
Ankau la china registaro estas por tio, kaj en tiu senco ni esperantistoj
estas ankorau pli chinaj.
Vivu Chinujo!
Vivu Esperanto en Chinujo!
LEE
CHONG-YEONG (Koreio):
Mi tre bedauras, ke mi ne povas esti kun chinaj samideanoj, char
la chi-jara korea kongreso de Esperanto okazas dum la sama periodo,
kaj jam mia rolo dum la korea kongreso estas fiksita.
La chi-jara china kongreso estas ne ordinara. Rapide la roloj de
Chinio grandighas en la monda ekonomio kaj politika scenejo. Aldone
al la Olimpiaj Ludoj 2008, la Universala Kongreso de Esperanto en
Chinio en 2004 tiros tutmondan atenton, inkluzive esperantujan,
al Chinio. La chi-jara china kongreso estas grava okazo pripensi
kaj prepari fare de chinaj samideanoj pri la venontjara UK. La chi-jara
kongrestemo, "Universala Kongreso kaj china Esperanto-movado
en la nova jarcento", estas tute trafa.
Nuntempa monda lingva problemo estas malsama de antau unu jarcento
kiam Zamenhof kreis Esperanton. Aldone al la malsameco de la naciaj
lingvoj, nuntempa monda lingva problemo estas en la unuighanta tendenco
de diversaj naciaj lingvoj al unu etna lingvo, t.e. la angla lingvo.
Sed la lingva hegemonio estas politike ne akceptebla de neanglalingvaj
nacioj. La monda lingva politiko ne devas lasi lingvan hegemonion
de unu etna lingvo. La nura solvo estas neutrala, facile lernebla
kaj bone funkcianta internacia helplingvo Esperanto.
Chinio havas brilan historion batali kontrau milita kaj politika
imperiismo. Kiel unu el la shlosilaj membroj de Unuighintaj Nacioj,
Chinio havas gravan rolon por krei novan internacian lingvan ordon.
La chi-jara china kongreso kaj la venontjara UK en Chinio estas
bonegaj okazoj prepari kaj montri la gvidan rolon de Chinio en la
monda lingva politiko.
Chinio estu la motoro de la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!
BORIS
KOLKER (Usono):
Karaj chinaj samideanoj!
Mi kore salutas la partoprenantojn de la 5-a China Kongreso de Esperanto.
Ghi donu fortan impulson por plialtigo de la nivelo de la enlanda
movado kaj de la chinaj esperantistoj.
Estos bone, se vi sukcesos organizi tra la lando perfektigajn kursojn,
tiel ke multaj chinaj esperantistoj povu trapasi dum la Universala
Kongreso internaciajn ekzamenojn de elementa kaj meza niveloj.
Mia edzino Esther Kolker kaj mi jam alighis al la Universala Kongreso
en Pekino. Do eble mi estos unu el tiuj, kiuj akceptos la internaciajn
ekzamenojn. Mi estos tre ghoja, se inter la ekzamenotoj estos multaj
chinaj esperantistoj.
Mi senpacience atendas nian vojaghon en Chinion por finfine ekvidi
Pekinon kaj vian belan landon.
DINKO
MATKOVIC (Kroatio):
Estimata redakcio,
Mi
dankas al vi pro la informo pri via 5-a Kongreso de Esperanto kaj
mi deziras al la kongresanoj fruktodonan rezulton. Sendube la 89-a
UK okazonta en Pekino la venontan jaron estas grava impulso por
la china E-movado kaj mi esperas, ke vi bone preparos vin por tiu
evento.
Miaopinie, la china E-movado povas ludi tre gravan rolon por disvastigo
de Esperanto en la nova jarcento. Unue pro tio, ke la forta E-movado
en via lando montrus, ke la internacia lingvo Esperanto taugas ne
nur por la popoloj en Europo kaj Ameriko, sed ankau por la aziaj
popoloj, kaj ankau pro tio, ke via grandega lando kun la plej multnombra
loghantaro en la mondo ne pretendas (kiel ekzemple la angla), ke
la china lingvo farighu internacia helplingvo.
Mi ankau deziras, ke la China Popola Respubliko montru al la mondo
en la 21-a jarcento, ke socialismo estas por la plimulto de civitanoj
pli justa kaj pli bona sociordo ol kapitalismo!
SHAIG
BAHRAMOGLU (Azerbajghano):
Saluton, estimataj samideanoj,
Kun ghojo mi informighis pri la 5-a China Kongreso de Esperanto,
kiu okazos inter la 2-a kaj la 5-a de oktobro 2003 en Yanji, nordorienta
Chinio. Je la nomo de la Azerbajghana Esperanto-Asocio mi deziras
al ghi fruktoplenan kaj sukcesan laboron.
RIKARDO
KARRILLO (Kolombio):
Altestimataj,
Mi elkore gratulas vin pro via senchesa laboro favore la Esperanto-movadon,
via kongreso sendube estos tre sukcesa, bunta kaj interesa, mi deziras
plej amikan etoson kaj bonajn fruktojn dum kaj post via bela evento.
Sukcesojn!
|