Unua-pagho >> E-novajhoj


La 5-a China Kongreso de Esperanto en Yanji (V)
Posttagmeze de la 4-a de oktobro fermighis la 5-a China Kongreso de Esperanto. Zou Guoxiang, vicprezidanto de ChEL, prezidas la fermon. Liu Junfang, vicprezidanto de ChEL, anoncas la nomojn de premiitoj. Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, vochlegas la rezolucion de la kongreso.
Hou Zhiping, membro de la Konstanta Konsilantaro de ChEL, vochlegas salutleteron al Bakin.
Hu Guozhu, prezidanto de la Hubei-a E-Asocio, faras paroladon en la nomo de la lokaj E-asocioj.
Wang Hanping, direktoro de la centra oficejo de ChEL, faras resuman raporton pri la kongreso.
Yu Mingxin (la dua de dekstre), direktoro de la redakcio de EPCh, kaj Zou Guoxiang (la tria de dekstre), vicprezidanto de ChEL, disdonas premion al la E-asocioj, kiuj multe kontribuis al la china E-movado.
La E-asocioj de Pekino, Liaoning, Guangdong kaj la China Fervojista E-Asocio honorataj per premio de "Avangarda E-asocio".
"Verda Stelo", "Penseo", "Verda Spiko" kaj "Esperanto Aktivas" honorataj kiel elstaraj E-gazetoj.
Premiitoj de la oratora konkurso
Kongresanoj