Unua-pagho >> E-novajhoj


UEA-elektoj 2004

    Alproksimighas la jaro 2004 kaj la venonta UK, kie ni devos elekti novan estraran teamon, komitatajn reviziantojn kaj novajn Komitatanojn "C" por la laborperiodo 2004-2007.

    En Gotenburgo la Elekto-Komisiono laboris kaj klopodis kontakti diversajn homojn, auskultis opiniojn kaj proponojn. Dum ghia oficiala publika kunsido oni multe diskutis la temon kaj en la raporto, kiun vi baldau ricevos, vi legos pri ghi.

    Nun tamen venas la momento konkretigi chion. Bonvolu tralegi la Elekto-Regularon, la Statuton kaj la Gheneralan Regularon, tie trovighas la reguloj por bona kaj sukcesa elekto. Post iom da pripensado viaflanke pri eblaj bonaj kandidatoj, bonvolu tuj kontakti nin por sugestoj, proponoj kaj precipe por eventuale deklari vian pretecon kandidatighi. La Elekto-Komisiono estas je dispono: ne hezitu mesaghi al iu ajn inter ni: Takeuti Yosikazu <takeuti@nov.email.ne.jp>, Povilas Jegorovas <pjegorovas@takas.lt>, Edvige Tantin Ackermann <nored@everyday.com>.

(Edvige Tantin Ackermann)