Unua-pagho >> E-novajhoj


Anonco pri sercho de ghenerala direktoro de UEA

    Je la 1-a de aprilo 2004 ekvakos la ofico de ghenerala direktoro de UEA. La ghenerala direktoro estas la chefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antau la estraro pri la ghenerala funkciado de la asocio kaj ties profesia stabo. Kiel chefa funkciulo en la prismo de servoj, kiujn la asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la ghenerala direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la asocio, inkluzive de gheneralaj operacioj, eksteraj rilatoj, gvidado kaj evoluigo de la financoj, gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj, gvidado de la eldona agado, realigo de la decidoj de la komitato, estraro kaj aliaj organoj.

    La ghenerala direktoro regule kontaktighas kun la estraro, tenante ghin informita, plenumante ghiajn decidojn kaj kunlaborante kun unuopaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, strecha, sed ankau tre kontentiga.

    Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatighojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la estraro che: s-ino A. J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, 1082 EG Amsterdam, Nederlando, retposhta adreso: <ten_hagen@raketnet.nl>

    La estraro prefere ricevu la leterojn antau la 30-a de novembro 2003. (Kaze de retposhta kandidatigho antau tiu dato originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankau kun iom da prokrasto.)

(UEA)

La asocio
Kvalifikoj
Renovigo de la asocio
Dauro kaj enpostenigho