Forpasis
la revuo "SAT-Amikaro" kun la augusta-septembra numero,
sed plue vivas kaj viglas la samnoma asocio.
Anstataue,
sub redaktado kaj poste direktado de Djamil Kessous, ekvivos revuo
tute nova, pli ampleksa, pli richa kaj pli modernaspekta: La SAGO
(la Sat-Amikara GazetO). Principe, tiu revuo estos 12 + 4-pagha,
t.e. 12 paghoj en Esperanto au dulingve (Eo + Fr) kaj 4 nur en la
franca por la suplemento "Service de Presse", kiu estis
nur dupagha antaue. Sed la provnumero aperonta post chirkau du semajnoj
estos 16 + 4-pagha. Prezo por la eurozono: 3,30 euroj, por aliaj
landoj: 4,10 euroj; por Svisio: 5 svisaj frankoj.
(Henri
Masson)
|