Unua-pagho >> E-novajhoj


Finighis E-kurso en Kaunas

    La 29-an de oktobro en Kaunas finighis monata intensa chiutaga senpaga E-kurso por komencantoj. Ghin gvidis Ewa Bondar, konata Cseh-instruistino el Pollando. Ekzamenighis 33 personoj. Ili chiuj ricevis atestojn de la Litova Esperanto-Asocio. La atestojn enmanigis Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio. La plej bone ekzamenighintaj, t.e. tiuj, kiuj ricevis poentojn 9 kaj 10, ricevis ankau atestojn de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Tiujn atestojn enmanigis instruistino Ewa BONDAR. La kurso pasis en oficejo de la Litova Esperanto-Asocio. Sekva E-kurso okazos ekde la 24-a de novembro 2003.

(Povilas Jegorovas)