Por
la 89-a UK en Pekino en 2004 la Liaoning-a Esperanto-Asocio (LEA),
Chinio, finis kompiladon de "Vivo de Zamenhof" kun 299
paghoj. Lastatempe la libro estis eldonita de la eldonejo de Liaoning-universitato.
"Vivo
de Zamenhof" estis redaktita de s-ro Liu Zhengkun, prezidanto
de LEA, kaj s-ro Song Yunsheng, direktoro de la konsilio de LEA.
Ghi estas la unua biografio pri Zamenhof kompilita de chinoj en
la china lingvo. En ghi estas kolektita 162 bildoj kaj fotoj pri
Zamenhof. La China Esperanto-Ligo donis grandan helpon al la kompilado.
(Wu
Guojiang)