Okaze
de la chi-jara Zamenhofa tago mi planas okazigi kunvenon kun grupo
de universitataj studentoj kaj prelegi, krom pri Zamenhof, lia
vivo, lia verko, lia klopodo, ankau pri Esperanto kaj ties utilo
kiel homara komunikilo.
Tiun
kunvenon mi jam planas kun kunordiganto de studgrupo che la nacia
autonoma universitato, kiu, kvankam ankorau ne estas esperantisto,
multe interesighas pri la afero kaj varbas samklasanojn kaj aliaj
universitatajn studentojn. Pro tio mi petas helpon: Sendu al mi
bildokartojn el kiel eble plej multaj landoj, regionoj, kluboj
kaj unuopaj esperantistoj kun salutvortoj okaze de la Zamenhofa
tago 2003. Tio helpos al mi montri la utilon de Esperanto kaj
utilos ankau kiel allogiloj. Kunlaboremulaj Esperantaj kluboj,
asocioj kaj esperantistoj bv. sendi tiujn al Elmer D. Escoto,
P.O. Kesto 2001, San Pedro Sula, Honduro - Honduras.
(Elmer)