La
15-an de novembro 2003 okazis en Maribor, Slovenio, la 6-a Internacia
Video-Filmfestivalo en Esperanto. Oni montris filmojn el Ukrainio,
Francio, Britio, Brazilo, Pollando kaj Slovenio. Bedaurinde estis
nur unu filmo en arta sekcio kaj tial la jhurio atribuis nur premiojn
en dokumenta sekcio: 1-a premio por la filmo de Roman Dobrzynski
el Pollando: "Medalo de Toleremo"; la 2-a premio al
Kevin Jones el Britio por "Balonfesto" kaj la 3-a premio
por "Birdoj de Ukrainio" de Odesa E-klubo.
(Zlatko
Tishljar <zlatko.tisljar@siol.net>)