Aperis
"Esperanto por Infanoj" redaktita de s-ro Liu Zhengkun
kaj s-ro Wang Yun el la Liaoning-a Esperanto-Asocio (LEA), Chinio,
sub la gvido de akademiano Li Shijun, kaj eldonita de la China
Esperanto-Eldonejo. Tiu chi ilustrita libro kun 113 paghoj kaj
kolora kovrilo estas lernilo de Esperanto por infanoj. Ghi estas
la dua eldonajho de LEA post la libro "Vivo de Zamenhof"
por la 89-a UK okazonta en Pekino.
(Wu
Guojiang)