Por
la 89-a UK okazonta venontjare en Pekino la China Esperanto-Ligo
kaj la Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio kune funkciigas intensan
E-kurson. La 22-an de novembro 2003 la kurso, gvidata de s-ro
Li Shijun, akademiano kaj iama vicchefredaktoro de EPCh, komencighis
en la Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio. La malfermon partoprenis
kaj salutis s-ro Yu Mingxin, direktoro de El Popola Chinio, s-ro
Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL, kaj respondeculoj
de la Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio kaj la Esperanta sekcio
de la China Radio Internacia.
La
China Esperanto-Ligo aranghos ankau aliajn E-kursojn.