La
27-an de novembro 2003 s-ro Yu Mingxin, direktoro de El Popola
Chinio, s-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo
(ChEL), kaj s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, vizitis
s-ron Chai Zemin, prezidanton de la societo "Amikoj de Esperanto"
kaj faman diplomaton, en lia hejmo por danki lin pro lia multjara
subteno al E-movado, precipe pro lia zorgado pri la 89-a UK en
Pekino en 2004.
S-ro
Chai montris, ke por la prepara laboro de la kongreso oni devas
ne nur disvolvi la rolon de la laborantoj de ChEL, sed ankau utiligi
la socian forton, ekz. varbi studentojn kiel volontulojn. Li instigis
laborantojn de ChEL kaj la redakcio de El Popola Chinio bone plenumi
la preparlaboron por sukcesigi la kongreson.