Antautagmeze
de la 26-a de novembro 2003, s-ro Chai Zemin, prezidanto de la
china societo Amikoj de Esperanto, intervidighis kun s-ro Xu Jialu,
vicprezidanto de la China Popola Kongreso. Xu kaj Chai nun funkcias
respektive kiel honora prezidanto kaj membro de la Honora Komitato
de la 89-a UK. Dum la interparolo s-ro Chai konigis al s-ro Xu
la preparlaborojn de la Pekina UK. Xu ghoje diris: "Ja estas
ekster mia atendo la kongreson povus cheesti tiom granda nombro
da esperantistoj el tiom multaj landoj. Kiel amiko kaj subtenanto
de Esperanto, mi volas fari ion por la kongreso." Tuj post
la intervidigho s-ro Chai transkomunikis la vortojn de Xu al LKK-anoj
kaj donis siajn opiniojn pri mobilizo de chiuj fortoj, precipe
junaj al la preparaj laboroj.
La
foto montras la intervidighon de s-roj Xu (la meze) kaj Chai (la
dekstra najbaro de Xu) kun s-roj Renato Corsetti kaj Lee Chong-yeong.