de
CHEN JI
Chinaj e-istoj kaj e-organizoj aktive sin preparas por partopreni
la Pekinan UK. E-istoj de Hubei-provinco organizis antau nelonge
"kunloghadon", al kiu alighis pli ol 80 e-istoj el Huangshi,
Wuhan kaj aliaj urboj. En la du tagoj de "kunloghado"
ili multe sin ekzercis pri Esperanta konversacio kaj rapide progresis
la lingvonivelo pro bona etoso. Pri la "kunloghado"
iu e-isto skribis en Esperanta forumo sur interreto: "Kelkdek
partoprenantoj per Esperanto babilis kaj shercis, tio altiris
al si multe da preterpasantoj en la ghardeno, iuj el ili demandis:
'Chu Esperanto estas facile lernebla? Kie ni povas ghin lerni?'
Kaj iu instruistino de infanghardeno tuj sin anoncis por lerni
Esperanton." Estas interese, ke kiam iu jhurnalisto vidis
la chinojn paroli nian lingvon, li shanghis sian raportplanon
kaj intervujis la "kunloghadon". Laudire, okaze de la
144-jara datreveno de la naskigho de Zamenhof chi-jare la Hubei-a
E-asocio refoje organizos tian "kunloghadon".
La
Pekina Esperanto-Asocio organizis aktivadon kun la temo "Chu
vi scias Esperanton", en kiu ili per prelegoj kaj video-materialoj
konigis al la auskultantoj historion de Esperanto. La Pekina Federacio
de Soci-sciencaj Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune planas
organizi simpozion de Esperanto celebre al la 144-jara datreveno
de la naskigho de Zamenhof. En la 29-a de novembro la Guangdong-a
Esperanto-Asocio diskonigis Esperanton al la urbanoj en iu konsulta
aktivado.
S-ro
Li Shijun (Laulum) jam estas pli-ol-80-jara. Li funkcios kiel
rektoro de Internacia Kongresa Universitato de la Pekina UK. Por
kulturi kompententajn laborantojn kaj helpantojn por la venonta
UK li gvidas kurson el pli ol 20 personoj. Li diris: "Mi
maljunighis, tamen mi volas fari ion por nia lingvo. "
Ankau
la China Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Chinio organizas
esperantajn kursojn diversnivelajn. Nun similaj kursoj organizighas
ankau en diversaj lokoj de Chinio.
Nun
en Chinio oni lernas Esperanton ne nur en kursoj, sed ankau per
interreto. El Popola Chinio (http://www.chinareport.com.cn) (http://www.espero.com.cn)
malfermis specialajn rubrikojn chinan kaj Esperantan (http://www.chinareport.com.cn/uk2004)
( http://www.espero.com.cn/uk2004), por doni al vizitantoj informojn
pri la kongreso. Krom tio ghi havas subrubrikon speciale por komencantoj.
Pluraj provincaj Esperanto-asocioj malfermis rubrikon pri lernado
de Esperanto. La Jilin-a Esperanta Asocio ech faris la retpaghon
(http://taijiquan.fajo.net),
por prezenti kaj instrui Taijiquan.
Lastatempe
ChEL kaj iuj lokaj E-organizoj eldonis nombron de libroj, inkluzive
de "Famuloj Chinaj kaj Eksterlandaj pri Esperanto",
"Vivo de Zamenhof" kun pli ol 150 fotoj. "Antikvaj
Vidindajhoj de Pekino" kun pli ol 100 fotoj. Ankau la albumo
"China Esperanto-Movado" kaj la libro "Cent Jaroj
de la China Esperanto-Movado" estas en planado.