Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Konversacia E-kurso en Harbin

    Por bonvenigi la 89-an UK en Pekino en 2004 komencighis konversacia E-kurso en la 7-a de decembro 2003 en Amanto Esperanto-lernejo, Harbin, Chinio. La kurson, gvidatan de s-ro Cui Jiayou, partoprenis 30 esperantistoj, inkl. komencantojn, el diversaj lokoj. En la malfermo s-ro Tang Jiguo, rektoro de la lernejo, faris prezenton pri la 89-a UK kaj alvokis la kursanojn aktive partopreni en la kongreso. Tuj poste 9 kursanoj alighis al ghi.

    La lernejo aranghos ankau festan kunvenon okaze de la naskightago de Zamenhof.

(Cui Jiayou)