
Posttagmeze
de la 13-a de decembro de la jaro 2003, la Pekina Esperanto-Asocio
okazigis forumon titolitan "Esperanto kaj China Revolucio
kaj Konstruado" por celebri la 144-an datrevenon de la naskigho
de Zamenhof. Pli ol 40 e-istoj partoprenis la aktivadon. Yu Tao,
vicchefredaktoro de El Popola Chinio, kaj e-istoj Wen Jingen,
Wang Yanjing, Liu Haitao kaj Ye Nianxian faris paroladojn pri
problemoj en formigho kaj disvolvigho de Esperanto kaj pri tio,
kiel nia lingvo servas al la china ekonomia disvolvigho. La forumo
estas triafoja kiel parto de tiu de Human- kaj Soci-sciencaj Frontoj,
kiu estas okazigita chiujare ekde la jaro 2001, celante kuraghigi
novteorian kreon kaj akceli akademian prosperon.
(Chen
Ji)