En la 13-a kaj 14-a
de decembro okazis jarkunveno por la 144-a Zamenhofa Festo kaj
la 2-a Triloka Kunloghado en Wuhan, Hubei, Chinio. La aktivadon
partoprenis 62 esperantistoj kaj gastoj el Wuhan, Huangshi, Jingzhou
k.a.
En
la antautagmezo de la 13-a oni faris kiel preludon de la 89-a
UK propagandon pri Esperanto en la Parko Sun Yatsen, Hankou. Belaj
afishoj, Esperantaj kantoj, agrabla muziko, koloraj fotoj kaj
filmoj -- vera Esperanta ekspozicio -- allogis centojn da vizitantoj.
Pli ol mil flugfolioj estis disdonitaj.
La
jarkunveno okazis samtage en la Hubei-a Soci-scienca Centro. Antau
la komenco de la programo multaj s-anoj ghoje petis la alighilon
de la 89-a UK okazonta en Pekino. Hu Guozhu, prez. de la Hubei-a
Esperanto-Asocio, raportis pri la Hubei-a Esperanto-movado en
2003; prof. Zhang Danchen deklaris nomaron de la premiitaj aktivuloj
en 2003.
En
la 2-a Triloka Kunloghado estis konversacio, diversaj ludoj en
Esperanto, deklamado de Esperantaj poemoj, kantoj, prelegoj kaj
prezentado de china te-ceremonio far ekspertoj.
En
la 14-a okazis duontaga ekskurso en Wuhan, kie la verdstela flago
kaj vigla Esperanto-interparolo vekis scivolemon de preterpasantaj
studentinoj, kiuj ekvolis lerni nian lingvon. Poste oni vizitis
la oficejon de la Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Donghu-an Esperanto-Domon.
(Hu
Guozhu)