La
14-an de decembro 2003 okazis kunveno por Zamenhofa Festo en Xinxiang,
Henan, Chinio. La kunvenon, okazigitan de la Xinxiang-a E-Asocio
(XEA) kaj E-Asocio de la Xinxiang-a Instruista Kolegio, cheestis
pli ol 80 esperantistoj. Oni alte taksis la noblan spiriton de
Zemenhof kaj esperis, ke esperantisto-studentoj de la kolegio
farighos verdaj semantoj por dissemi Esperanton en diversaj lokoj
post la diplomigho. S-ro Han Daozhu, vicprezidanto de XEA, raportis
pri la preparado de la 89-a UK okazonta en Pekino. La studentoj
prezentis artajn programerojn. Oni ankau donis premion al du studentoj
pro ilia farado de retpagharo por XEA.
(Han
Daozhu)