En
la 20-a kaj 21-a de decembro 2003 la Liaoning-a Esperanto-Asocio
(LEA), Chinio, okazigis kunvenon por festi Zamenhof-tagon en Dandong,
Chinio. Ghin cheestis pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj
de la provinco. La partoprenantoj auskultis raportojn pri Zamenhof,
pri la 5-a China Kongreso de Esperanto, pri laboro-resumo de LEA
en 2003 kaj pri laborplano de LEA por 2004. Oni faris prelegon
pri la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj paroladojn por
bonvenigi la 89-an UK okazontan en Pekino en 2004. Dum la kunveno
pli ol 20 esperantistoj estis premiitaj. La prezidanto de la Dandong-a
Federacio de Soci-sciencaj Asocioj cheestis la kunvenon kaj faris
varman paroladon. S-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, regalis
la cheestantojn per bankedo.
(Wu Guojiang)