Unua-pagho >> E-novajhoj

Invito al Interkulturo-trejnseminario

Chu vi estas Esperanto-instruanto?
Chu vi shatas labori kun gejunuloj?
Chu vi relative regule uzas interreton?
Chu vi sentas inspiron por interkultura komunikado kaj lernado?
Chu vi shatus mem partopreni kaj samtempe helpi al Esperanto-lernantoj partopreni en interkultura intershangho kun grupoj el diversaj partoj de la mondo?

    Se jes, Interkulturo-teamo, la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) kaj Esperanto@Interreto (kun subteno de ESF) bonvenigas vin al chi tiu seminario!

    Eble vi jam audis pri la projekto Interkulturo (IK), kiu estis lanchita en 1998 kaj endormighinta en 2000. Se jes, vershajne vi ankau legis, ke chi-jare oni eklaboris pri relancho de la projekto, kun parte novaj homoj kaj freshaj fortoj kaj ideoj.

    Nun ni adaptas metodikon, prilaboras novan pagharon por la projekto kaj kunlaboras kun la Afrika Oficejo de UEA pri senretaj partoprenantoj. Autune ni testos kiel chio funkcias kun kelkaj provgrupoj, kaj ekde 2004 la projekto espereble rulighos denove!

    Por faciligi al homoj envolvighon en la projekton, klarigi al jamaj partoprenintoj faritajn shanghojn, intershanghi ideojn kaj krei bonan bazon por plua kunlaboro, de tempo al tempo okazos trejnseminarioj por grupgvidantoj kaj helpantoj en la projekto Interkulturo. La unua el ili okazos dum la ILEI-konferenco en A-restrand, Svedio, de la 2-a ghis la 8-a de augusto 2003.

    La trejnseminario celas 10 ontajn grupgvidantojn kaj helpantojn en la projekto Interkulturo, kiuj pretas partopreni en provfazo de la projekto dum autuno 2003. Restadkostoj estos kovritaj por chiuj partoprenantoj kaj laubezone oni povos peti ankau subtenon por vojaghkostoj.

    Dum la seminario oni traktos la sekvajn temojn:
-- Kio estas "interkultura lernado"?
-- Kion signifas "interkultura edukado"?
-- Kio estas rolo de subtenanto en procezo de interkultura lernado kaj kio ghi ne estas?
-- Kiel kaj kial realigi interkulturan lernadon?
-- Praktikaj metodoj kaj ekzercoj
-- Interreto kaj Interkulturo

    Pli da informoj pri la projekto ghenerale vi trovos che www.interkulturo.net. Interesitoj povas skribi al seminario@interkulturo.net. Limdato por alighoj estas la 10-a de junio!

(Sonja Petrovic)