Unua-pagho >> E-novajhoj

La 37-a Internacia Esperanto-Feriado okazonta en Pollando

    La 37-a Internacia Esperanto-Feriado okazos de la 23-a de junio ghis la 6-a de julio 2003 en Miedzygorze, pitoreska ripoza vilagho en pola montaro. La feriadon ni dedichis al Marianna Oranja, nederlanda reghidino kaj prusa princino, kiu en XIX-a jc. fondis la ripozlokon en Miedzygorze.

    La anekso enhavas plej gravajn programerojn kaj alighilon. Plenan informon pri la feriado kaj eblecon alighi rete vi trovos che la retejo de la Silezia Esperanto-Feriado: http://vroclavo.republika.pl/.

(Silezia Esperanto-Asocio)