Unua-pagho >> E-novajhoj

Invito verki por TT pri landaj sekcioj

    Mi estas la redaktoro de "TEJO Tutmonde" (TT) kaj por la sekva kaj postaj numeroj de TT, mi invitas vin verki pri junulara agado en via lando au urbo. Via artikolo povus esti prezento pri via organizo, sed prefere ne simple nomoj, kluba adreso kaj listo de planitaj eventoj: estu io pri kio bonas au malbonas kaj kial; io pri eventualaj rivalaj organizoj; io pri rilatoj kun "plenkreskula" organizo, au kun shtataj au urbaj instancoj.

    Via artikolo ne devas esti lau vidpunkto de la organizo, povas esti viaj propraj opinioj, sed tiukaze indiku klare, ke estas tiaj! Se vi nun loghas ekster via hejmlando, povus esti interesa via opinio pri Esperanto-agado tie, kie vi loghas. Se vi ne certas kio taugus, demandu. Au simple verku kaj sendu ion, kaj eventuale mi proponos adaptojn.

(Rikardo Newsum)