La
62-a Hispana Esperanto-Kongreso okazos de la 15-a ghis la 20-a
de julio, 2003 en la Valencia Universitato, Valencia, Hispanio.
Valencia estas grava urbo che la Mediteraneo kun ampleksaj plaghoj
kaj agrabla klimato. Dum la kongreso okazos la urba festo de Julio,
do, plia allogo por tiu evento. Ghuu la gastronomian specialajhon
"paella", banu en varma Mediteraneo, amuzu vin en la
valencia festo de Julio, vizitu la imponan urbon de artoj kaj
sciencoj. Informoj: augustocasquero@infonegocio.com
(Dario
Rodriguez <DARIOROD@teleline.es>)