La
80-a Germana Esperanto-Kongreso okazos en Kaufbeuren, Germanio,
de la 6-a ghis la 9-a de junio 2003. La dua alighperiodo plilongigita
ghis la 15-a de majo.
La
kongresurbo estas vidinda malnova urbo en la belega subalpa pejzagho,
kiun la kongresa programo esploros per allogaj ekskursoj.
La
tema kaj faka programoj estas richaj kaj elstare altnivelaj. Kroma
junulara programo proponas specialan etoson. Interesa kaj senstrechiga
bunta programo kaj, memkompreneble, multaj eblecoj babili kun
malnovaj kaj novaj amikoj.
Pliajn
informojn vi akiras che: http://www.esperanto.de/gek/ kaj che:
gea@esperanto.de.
(Germana
Esperanto-Asocio)