Unua-pagho >> E-novajhoj

Subtenu peterburgan societon "Espero"

    Ni dankas vin por via morala subteno al nia societo "Espero". Ni havas al vi jenan peton: bonvolu sendi vian mesaghon pri via maltrankvilo rilate al tio, ke la Sankt-Peterburga societo "Espero", la unua en la mondo oficiale registrita antau 111 jaroj, estas minacata resti sen ejo. La mesaghon bv. sendi per fakso en Esperanto kaj nacia lingvo au la angla lau jena numero: 7-(812)-323-75-87 al Valentina Matvienko, kiu estas reprezentanto de prezidento Putin en nia regiono (Nord-Okcidento de Rusio).Leteroj povas esti kaj personaj, kaj nome de E-asocioj lokaj au internaciaj.

    Laueble sendu kopion de via letero al espe@narod.ru por ke ni sciu, kiom da leteroj kaj de kie venis al Matvienko.

    Pli detala teksto pri la kazo de "Espero" troveblas che: http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=346 kaj baldau aperos en "La Ondo de Esperanto".

    Via letero ne estu kolera protestego, sed ghentila supozo, ke "vershajne okazis ia eraro"... :) Menciu gravecon de Esperanto kaj kulturan valoron de ghi (eventuale rilatojn de E-movado kun Unesko kaj aliaj kulturaj organizoj); gravecon de forta loka klubo, kiu informas pri la urbo, akceptas eksterlandajn gastojn ktp. Se vi iam vizitis nian urbon, menciu, ke estis aparte oportune por eksterlandano trovi/atingi la ejon apud metrostacio en historia urboparto.

    Se vi ne havas eblecon sendi faks-mesaghon, uzu paperan poshton: Valentina Matvienko, dom 62., Suvorovskij pr., Sankt-Peterburg, 193124-RU, Rusio.

(Anna Butkevich, prezidanto de la societo "Espero")