Unua-pagho >> E-novajhoj

Infanaj desegnoj petataj por granda ekspozicio

    En 2004, la Esperanto-Centro de Angers (Francio) festos la 100-an datrevenon de la kreado de Esperanta grupo en la urbo.

    Je tiu okazo, oni antauvidas diversajn manifestaciojn kaj interalie, internacian ekspozicion de infanaj desegnoj, sub oficiala patronado, pri la ghenerala temo de la "daura disvolvigho" (protektado de la naturo, arbaroj, bestoj, lukto kontrau la polucio, lernejoj por chiuj infanoj, suna energio, pli sana agrikulturo, agado por havigo de pura akvo, protektado de la sano ktp.) .

    La plej belaj desegnoj estos premiitaj kaj por la lernejaj kolektivaj sendoj, oni povos antauvidi intershanghojn de desegnojn kun francaj lernantoj.

    Estos tri kategorioj por la partoprenantoj: ghis 7-jara; de 7-jara ghis 10-jara; de 10-jara ghis 14-jara.

    La desegnojn sendu (ghis la fino de 2003) al: Esperanto-centro, s-ro Frangeul Andre, 6 rue du Buis, 49000-Angers, Francio. Rete: bertrand-gilet@wanadoo.fr

(Joseph Catil <joseph.catil@wanadoo.fr>)