Unua-pagho >> E-novajhoj

Esperanto-simpozio je kosto de la Sveda Akademio

    La Akademio de Esperanto, kunlabore kun profesoroj de la Gotenburga Universitato, aranghos simpozion pri interkultura komunikado en Gotenburgo, Svedio en la 2-3-a de augusto, 2003. La simpozion apogas finance la Sveda Akademio, fondita en 1786 de la regho Gustavo III. La Sveda Akademio decidas pri la chiujaraj Nobelpremioj pri literaturo. Laborlingvoj de la simpozio estos Esperanto kaj la angla. Tempo: 2003-08-02 14:00 ghis 2003-08-03 17:00. Loko: Gotenburga Universitato, Instituto de la sveda lingvo, Renströmsgatan 6, Gotenburgo, Svedio.

(Irja Kaponen <esperanto@mac.com>)