La
26-an de aprilo 2003 la Varsovia Vento-klubo prelegis pri Esperanto
dum Tagoj de Europo de junularo en la 14-a Staszic-liceo en Varsovio,
Pollando. Inter klaschambroj je la nomoj de UE-landoj aperis ankau
Esperantujo! Dum kvinhora arangho pri Esperanto tri klasaj grupoj
de gejunuloj eksciis la historion, kulturon kaj nuntempan movadon
de Esperanto kaj provekzercis la lingvon. En la preleg-salono
estis E-ekspozicio de libroj, gazetoj ktp. Per televidilo oni
prezentis Mazi-kurson. Pli da detaloj kaj fotoj haveblas che:
viavento@poczta.onet.pl
(Ireneusz
Bobrzak <viavento@poczta.onet.pl>)