La
71-a Itala Kongreso de Esperanto okazos de la 27-a ghis la 31-a
de augusto 2003 en Portonovo che Ancona, paradiza marbanejo dronanta
en verdajho sub la majesto de superpendanta Monto Konero.
La
kongresa temo estas "Pacaj esprimiloj". Post la inauguro
okazos kvar kongrestemaj kunsidoj kun partopreno ankau de eksteraj
kundiskutantoj: 1) "Pacaj kulturoj", rondtabla diskutado
inter reprezentantoj de diversaj realajhoj (E-movado, katolika
eklezio, volontula helporganizajho, laika pacmovado); 2) "Virinoj
kaj milito": la virina kulturo pri paco kaj milito kun interveno
de universitataj fakulinoj; 3) "La malfortuloj kaj milito":
milit-atestajhoj de handikapitoj, infanoj, etnaj minoritatoj ktp.;
4) "Paca ekonomio": richa kaj malricha socioj (kun interveno
de universitata fakulo).
Ekskursoj:
trihoraj ekskursoj estas planataj dum la kongres-tagoj (Konera
Riviero pershipe, Ancona urbocentro, Loreto kaj Recanati). Du
tuttagaj por malkovri nekonatan belulinon: regiono Markio. 1)
Imponegaj Grotoj Frasassi, monahhejo Fontavellana, Pergola kun
romiaj bronzajhoj, Corinaldo kun vizito al "verdicchio"-trinkejo.
2) Mezepokaj urbocentroj: Ascoli Piceno, Offida (buntajhmuzeo)
kaj Fermo.
Distraj
vesperoj: oni provizore proponas flagludan spektaklon, modernajn
kanzonojn en Esperanto, folkloran vesperon, klasikan koncerton
kaj teatrajhon. Pliaj informoj haveblas che: www.laverdapego.too.it.
(Menghini
Marco)