Unua-pagho >> E-novajhoj

Esperanta tendaro en Rusio

    Esperanta tendaro "OkSEJT-43" okazos de la 4-a ghis la 12-a de augusto 2003 en centra Rusio. Eksterlandanoj pagos nur 10 EUR por loghado, lignofajra manghado kaj programo. Se vi ne havas propran tendon, mendu lokon en tendoj de organizantoj. Post OkSEJT eblas resti por la tuj sekvaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET). Bonega ebleco por vidi Rusion kaj havi novajn amikojn. Informoj: http://www.tejo.org/rejm/oksejt; rejm@tejo.org.

(El "TEJO-Aktuale")