Unua-pagho >> E-novajhoj

Virtuala UK 2003 por nekongresanoj

    La chi-jara 88-a Universala Kongreso, okazonta en Gotenburgo, Svedio, funkciigos ankau virtualan kongresejon, en kiu nekongresanoj povos sekvi la laborojn de la kongreso lege, bilde kaj aude. Tio estos la unua klopodo, tial pionira. Krom legi kaj audi pri la diversaj aranghoj, eblos sendi mesaghojn al chiuj kongresanoj (chiu ricevos propran retadreson, kiu funkcios nur dum la kongresa semajno), pridiskuti la kongresan temon kaj auskulti eldirojn de kongresanoj. La virtuala kongresejo funkcios che la adreso: www.uk-2003.net. Atentu! Tiu reteja adreso ankorau ne estas aktiva!

(Franko Luin <inko@algonet.se>)