Unua-pagho >> E-novajhoj

La somero bretonos en Esperantujo

    Chu vi ankorau ne scias kion fari chi-somere? Do, kial ne iom esperantumi en Bretonio? Post la diversaj someraj skandinavaj E-renkontighoj (UK, IJK, KEF), okazos eksterordinare 3 aliaj E-aranghoj sinsekve en la sama franca regiono, t.e. Bretonio.

    Unue, en la famaj 7-aj Internaciaj Renkontighoj de Pluezek (norde de Bretonio), kiu okazos de la 16-a ghis la 23-a de augusto 2003, vi povos unuflanke plibonigi chiumatene vian Esperanto-nivelon per chia-nivelaj kursoj far altkvalitaj geinstruistoj, kaj estos ech kurso por formi novajn instruistojn. Aliflanke, vi tie ghuos chiam buntan programon kun diversaj atelieroj (teatro, hhorkanto, jogo, komputiko), ekskursoj en tiu belega regiono kaj kompreneble tre simpatiaj vesperoj (bretonaj dancoj, maristaj kantoj, spektakloj ktp.). Tiu Esperanto-stagho kunigas chirkau 150 homojn chiujare.

    Tuj poste, okazos FESTO de la 23-a ghis la 30-a de augusto 2003 en urbeto Pluezek, apud Paimpol. FESTO estas renkontigho organizata de la franca junulara E-asocio JEFO. Ghi chiujare okazas aliloke en Francio, kaj post la Greziljona kastelo pasintjare, chi-somere ghi decidis lokighi Bretonie inter 2 aliaj E-eventoj. La chi-jara temo de FESTO estos kelta kulturo, ghuste pro la kelteco de la regiono Bretonio, kaj vi povos tie malkovri ankau la keltajn etoson kaj gastronomion.

    Kaj fine, nur 2 tagoj post FESTO, komencighos la Bretona Bubado de la 1-a ghis la 7-a de septembro 2003 en suda Bretonio, ch. 150 km for de Pluezek. Tiu nova Esperanto-arangho estas organizata de la kreintoj de la Skota Semajno, kunlabore kun JEFO kaj JEB (junulara E-asocio de Britio). Senstrecha programo che natura pejzagho kun subtenda au liberaera dormado...

    Do, pro chiuj tiuj avantaghoj kaj ghuindajhoj, tial nepre partoprenu almenau 1 au 2, eble ech 3 Esperanto-renkontighojn sinsekve en Bretonio chi-somere. Vi povos trovi chiujn detalajn informojn kun adresoj de la hejmpaghoj de chiu renkontigho che la jena adreso: http://esperanto.bretonio.free.fr/aktuale-eo.html.

(Henrri De Sabates)