Unua-pagho >> E-novajhoj

Libere uzebla Esperanto-instrumaterialo

    Char konfirmighas tra la mondo (Irano, Brazilo, Pollando...) kaj tra la jaroj la intereso, kiun vekas la rektmetoda lernolibro "Junulkurso", kvankam ghia unua eldono aperis en 1952, la dua en 1957, la tria en 1961 kaj la kvara en 1970, ties eldonisto, SAT-Amikaro, permesas ghian liberan uzon, parte au entute, en chiuj landoj escepte de Francujo, Belgujo, Svisujo kaj Kebeko sub kondichoj ke:

    1. la uzado estu senpaga por la lernantoj;

    2. aperu la indikoj pri la fonto: "Junulkurso", kaj ties eldonisto:
SAT-Amikaro, kun ties adresoj poshta: 134, boulevard Vincent Auriol, FR-75013 Paris, Francio, interreta: esperohm@club-internet.fr kaj retpagharo: www.esperanto-sat.info;

    3. a. en kazo de presita eldono, SAT-Amikaro ricevu du ekzemplerojn de la koncerna eldono au adaptajho; b. en kazo de interretaj paghoj, ghi ricevu kelkajn ekzemplerojn de montrindaj Esperanto-libroj eldonitaj en la koncerna lando, uzeblaj ekzemple por ekspozicioj au aliaj manifestadoj pri Esperanto.

    La libro estas havebla che la Libroservo de SAT-Amikaro, "Junulkurso" estas 96-pagha, 20-leciona lernolibro en formato 240x150 mm. Ghia prezo estas 7 euroj kun aparta libreto de komentoj en la franca. Ekzistas komentoj ankau por hispanlingvanoj, itallingvanoj, portugallingvanoj kaj svedlingvanoj. La kasedo adaptita al ghi kaj internacie uzebla kostas 7 eurojn.

(El "landa-agado")