Ekde
1996 che http://www.eventoj.hu estas regule kompilata la "Plena
Kalendaro de Esperanto-Aranghoj", kiu chi-jare denove atingis
la 200-an registritan Esperanto-renkontighon. Krom la dato, nomo
kaj retpagha adreso de la arangho en la listo estas registrata
ankau la adreso de organizanto por ebligi peton de pliaj informoj.
La
retpagho de "Plena Kalendaro" nun montras 29700 ghisnunajn
vizitantojn. Bonvenas via kompletigo, se vialanda renkontigho
mankas el la listo!
(Laszlo
Szilvasi)