Granda
rusa komputila firmao ABBYY (Bit Software), i.a. konata pro optik-rekona
programo FineReader kaj poshkomputiloj Cybiko, antau nelonge mirigis
rusajn e-istojn, prezentinte nomon de unu el siaj varoj E-devenaj.
La firmao dum pluraj jaroj produktas elektronikan angla-rusan
vortaron LINGVO. La vorto vere sonas tute Esperanta, sed ankorau
en 1994, la firmao je informpeto de Rusa E-Unio asertis, ke ghi
devenas de mallongigo LINGuistic VOcabulary.
Tamen en la plej lasta versio de la vortaro, oni trovas, ke la
vorto LINGVO estas klarigata nur per Esperanto. Kaj la griza anglalingva
mallongigo estas tute forgesita...
La fakton eltrovis kaj publikigis en la diskutgrupo <rejm@yahoogroups.com>
Slavik Ivanov (Sankt-Peterburgo).
Pli pri la firmao: www.abbyy.com.