Okaze
de la jarkongreso de la svedaj esperantistoj la eldona societo
Esperanto prezentis sian plej novan libron "Nemesis - Nemeza".
Temas pri tragedio verkita de Alfred Nobel (jes, tiu de la famaj
Nobel-premioj). La autoro verkis ghin en sia lasta vivjaro kaj
presigis ghin en 1896, sed la tuta eldono estis tuj detruita.
Temas pri dulingva eldono, sveda-Esperanta, vera monda sensacio,
char ghi estas kaj unua eldono por svedoj kaj unua traduko en
iu ajn lingvo. La libro estas 253-pagha kaj bele bindita. Ghi
acheteblas en ordinaraj librovendejoj en Svedio kaj che la Esperanto-libroservoj.
(Franko
Luin Rete: inko@algonet.se>)