Maje
de 2003 okazis en la Centra Oficejo de UEA kelkaj shanghoj de
stabanoj.
Ekde
la 1-a de majo en la CO ne plu laboras Nikola Rasic, kiu dum dek
kvin antauaj jaroj zorgis pri la organizado de la universalaj
kongresoj.
La
Aganta Kongresa Sekretario estas nomumita Clay Magalhaes, antaue
duontempe helpinta al Nikola Rasic pri la Kongresa Fako kaj duontempe
laborinta en la librotena fako.
Komence
de majo en la librotena fako plentempe eklaboris Stanka Starchevich
el Nederlando. Shi anstatauos tie Clay Magalhaes kaj ankau helpos
plifortigi la librotenadon de UEA.
(El
"Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 167")