Unua-pagho >> E-novajhoj

Esperanto en foiro en Prilep, Makedonio

    De la 8-a ghis la 10-a de majo 2003 en Prilep, Makedonio, okazis foiro por malgrandaj firmaoj kaj neshtataj organizoj subtenataj de la organizo Preda kaj Svislando.

    Inter 40 firmaoj kaj 20 neshtataj organizoj, kiuj partoprenis en chi tiu foiro, estis E-societoj "La Progreso" kaj "Estonto" el Prilep kun sia stando kaj informtabulo. Ili prezentis sin kun eldonajhoj, fotoj, dokumentoj kaj flugfolioj pri Esperanto. Dum 2 tagoj la Esperanta stando estis vizitata de 400-500 urbanoj, kaj ni disdonis 300 flugfoliojn kaj diversajn Esperantajhojn.

    Krom tio ni havis apartan 10-minutan prezentadon pere de videofilmo. E-societoj el Prilep tiamaniere prezentis Esperanton kiel internacian lingvon kaj movadon kaj komencis aktivecojn ligitajn kun 40-jara datreveno de urba E-societo "La Progreso" (1963-2003). Inter ili estas preparo de 1-hora videomaterialo pri E-movado en Prilep.

(Viktor Galeski <galeesp@mt.net.mk>)